Peter Forsskal: Thoughts on Civil Liberty
 
The Text
 
  << English
   
 
Pensoj pri civitana libereco    
   
  © Roel Haveman
   
   
 

§ 1.
Ju pli oni povas vivi laŭ siaj propraj inklinoj, des pli libera oni estas. Tial, apud la vivo mem, nenio povas esti pli kara al homoj ol libereco. Raciaj estaĵoj ne rezignas aŭ limigas ĝin, se ili ne pro perforto, timo aŭ ia pli granda malico estas devigata tion fari.

§ 2.
Utilo tiel kara al homoj, bezonas neniujn limigojn tie kie ĉiuj estas virtamaj.
Tamen ni ofte estas malvirtemaj kaj malbonfaremaj. Do estu metitaj limoj por ni, libereco perdu sian damaĝan parton, kaj restu nur tiom, ke oni, sekvante siajn plej internajn dezirojn, rajtas nur utili al aliaj kaj al si mem, sed rajtas al neniu malutili.

§ 3.
Se ĉiu unuopa membro de la socio havas tiun rajton, ekzistas vera civitana libereco.
Tio do signifas, ke neniu estas malhelpata fari tion kio estas taŭga kaj utila por la komunumo, ke ĉiu honesta homo povas vivi sekure, obei al sia konscienco, uzi siajn posedaĵojn, kaj kontribui al la bonfarto de sia socio.

§ 4.
La plej granda danĝero por ĉi tiu libereco ĉiam venas de tiuj kiuj estas la plej potencaj en la lando pro sia posteno, klaso aŭ riĉeco. Ili ne nur facile povas misuzi sian potencon, sed ankaŭ povas daŭre kreskigi siajn rajtojn kaj fortojn, por ke la aliaj enloĝantoj timu ilin pli kaj pli.

§ 5.
En socio plena libereco ne konsistas en tio, ke la regnanoj estas protektitaj kontraŭ la perfortoj de siaj regantoj. Ĝi estas paŝo grava, kaj la unua, al ĝenerala feliĉo. Tamen, regnanoj povas subpremi ankaŭ unu la alian. Kaj en multaj respublikoj, kiel la Pola kaj Itala, kiuj fieras pri la sankta nomo de libereco, plej multaj homoj tamen estas servutuloj de la altranguloj.

§ 6.
Se oni demandus al mi kies supera potenco pli damaĝus landon, tiu de la regantoj aŭ tiu de la civitanoj, tiam mi respondus, ke la dua estas malpli eltenebla, kaj ke la unua estas malpli korektebla, kaj ke tial oni kiel eble plej evitu kaj timu la unuan. Se oni ne forigas ĝin, la alia neniam povas esti forigita. En la nomo de aŭtokratoj kaj sub ilia aŭtoritato, potencon ofte uzas malicaj regnanoj nemeritantaj la favoron de siaj superuloj, sed sekuraj ĉar ili ĝin ĝuas. Diverskiale ankaŭ la perfortado de potencaj regantoj estas pli malfacile haltigebla. Troa kredado je la sankteco de kronitoj kondukas eĉ al protektado de la plej maljusta suvereno. Multaj imagas al si ke neniam eblas tro komplezi al iu leviĝinta tiel alte super aliaj kaj tiel proksima al Dieco. Rigardataj kiel sanktaj, la reĝoj de Berberujo ludas nepunataj kun la vivoj de siaj regnanoj. La Neĵurantoj en Anglujo sekvis sian konsciencon kaj rifuzis ĵuri fidelon al nefidela reĝa familio. Ankaŭ estas pli proksimaj ekzemploj: kiam Svedujo, dum la militoj de reĝo Karolo la 12a, ekhavis maltro da homforto, provianto kaj mono, oni daŭre kredis, ke la persistema heroo* ne detruadas sian landon, sed defendas ĝin. Regnanoj do ne ĉiam rekonas la maljustecon de sia princo, kaj estante nekonsciaj pri ĝi, ili ne povas facile liberigi sin de ĝi. En kazo de neceso la princoj gardas nur la proprajn privilegiojn, ili solaj ĉion regas. La utiloj kaj fortoj de la tuta lando koncentriĝas en nur unu homo. Sed, kiam iuj regnanoj estas subpremataj de aliaj regnanoj, ĉiuj rimarkas la maljustecon; kaj kiam pluraj samtempe misuzas sian potencon, la pli granda amaso pli facile kontraŭstaras iliajn diversajn celojn kaj potencojn. Tial, la respekto de la publiko kaj la propra potenco ne donas al ili sufiĉan sekurecon. Ili nur povas protekti sin kaŝante la maljustaĵojn kiun ili faras. Sed la maljustaĵoj ne estas longe kaŝeblaj se, en publikaj skribaĵoj, ĉiuj rajtas paroli pri tio kio estas farata kontraŭ la publika intereso.
*Vidu: Enväldets skadeliga påföljder ('La malutilaj konsekvencoj de absolutismo'), Stokholmo, 1757.

§ 7.
Do la vivo kaj forto de civitana libereco konsistas en limigita registaro kaj nelimigita libereco de la skribita vorto, sub la kondiĉo, ke seriozaj punoj sekvos ĉiujn skribaĵojn kiuj estas nedisputeble maldecaj, enhavas blasfemojn kontraŭ Dio, insultas privatajn individuojn kaj elvokas evidentajn malvirtojn.

§ 8.
Diaj revelacioj, saĝaj fundamentaj leĝoj kaj la honoro de privataj individuoj ne povas suferi ajnan danĝeran damaĝon pro tia libereco de esprimado. Ĉar ĉiam venkos la vero kiam egale estas permesate ĝin negi kaj defendi.

§ 9.
Estas eĉ male: libereco de la skribita vorto plej efike altniveligas sciojn, forigas ĉiujn damaĝajn leĝojn, bridas la maljustaĵojn de ĉiuj oficialuloj, kaj estas por la registaro la plej sekura defendilo en libera ŝtato. Ĉar ĝi igas la homojn ami tian registaran formon. En Anglujo oni ne ofte aŭdas pri danĝeraj atakoj kontraŭ bone establitaj fundamentaj leĝoj. Sed tie eblas fru-stadie preventi socian malordon nur dank' al la libere esprimebla malkontento de la popolo. Aliflanke, en sufiĉe konata lando* ni observis gravan ekzemplon de la fakto, ke, se malegale distribuita libereco estas defendata per malamo kaj fortego, homoj facile sin turnas al perfortado kaj desperaj paŝoj; ke iu, havanta maltro, prefere perdas ĉion ol senĵaluze kaj senvenĝe vidi kiel liaj egaluloj kaj samcivitanoj forrabas tro grandan parton de la socia kaj lia propra libereco. Ĉar kiu havas malmulton por perdi, facile riskas kion li havas, kiam li povas atingi, ke lia malamiko aŭ turmentanto perdos multon. Ĉi tio fakte ne estas admirinda, tamen normala. Tial, liberecon gardu libereco. Ĝin grave endanĝerigas perfortado kaj subpremado de malkontentuloj, senkonsidere ĉu ili prave aŭ malprave malkontentas. Saĝa registaro prefere lasas la popolon esprimi sian malkontenton per skribiloj ol per pafiloj. Unuflanke tio klerigas, aliflanke tio pacigas kaj preventas ribeladon kaj malordon.
*Danujo.

§ 10.
Antaŭe (§ 3) jam menciiĝis, ke civitana libereco ebligas al ĉiu honesta homo vivi sekure, obei al sia konscienco, uzi siajn posedaĵojn, kaj kontribui al la bonfarto de sia socio. Mi mallonge eksplikos ĉiujn tiujn elementojn. Leĝoj donas multan sekurecon al niaj vivoj, ĉar ili preskribas, ke neniu povu senpune perforti la korpon kaj sanon de honestulo. Tamen, oni ankaŭ aŭskultu al akuzistoj kaj plenumu la verdiktojn de juĝistoj, eĉ se la akuzito faris neniun krimon. Ĉar socio ne povas ekzisti sen kortumoj, kaj juĝistoj ne ĉiam estas neŭtralaj.* Malamo kaj senbrida fervoro de la popolo pereigis kelkfoje eĉ la plej senkulpajn civitanojn. Ne ekzistas danĝero pli granda ol tio, samtempe por vivo kaj reputacio. Tiu kolero de la popolo restas, aŭ la libereco publike defendi sin povus servi por mildigi la koleron de la popolo kaj malinstigi juĝistojn manipuladi. Kaj se eĉ tio ne estas atingebla, almenaŭ la plej honorinda kompenso por tiel granda maljustaĵo estas, ke al la kompatinda kondamnito estas permesate, kiel en Anglujo, montri al siaj samlandanoj, ke li mortos senkulpa.
*Vidu plurajn publikaĵojn pri procesoj, juĝoj, kaj vera libereco kaj sekureco de la skribita vorto.

§ 11.
Konscienco ofte baziĝas sur misopinioj. Ili neniel estu tolerataj se ili celas nur detrui la socion kaj la popolon, kiel la trompaj reguloj de la jezuitoj. Tamen, homoj kiuj ŝajne fariĝis danĝeraj pro erara konscienco, kutime povas iĝi bonaj civitanoj, se nur la socio sin iomete adaptas al iliaj misperceptoj. La menonitoj evitas ĵuradon, sed oni povas sekure fidi iliajn jes kaj ne. Multaj el ili ne pretas ataki malamikojn, sed ili ja pretas kontribui monon por subteni la soldatojn.  Ke interreligiaj diferencoj povas ekzisti sen ĝeni civitanan unuecon konvinke montras la feliĉa kaj, dank' al libereco, rapide kreskanta popolo de Pensilvanio. En libereco religiaj misperceptoj finfine cedos lokon al la forto de la vero kaj malpliiĝos, dum persekutado ofte instigas al stulta fanatikeco, ĉe kio la misperceptoj disvastiĝos pli perforte, kiel desfilita pafado. Ĉar ne povas ekzisti loko kie ĉiuj estas sen misperceptoj, finfine malmulte gravas ĉu ili fiaskas malkaŝe, kiel en Anglujo, aŭ hipokritas kiel aliloke.

§ 12.
En socio homoj havas posedaĵojn, parte kiel ŝtatano, parte kiel individuo. Al la unua speco apartenas publikaj enspezoj kaj kio estas aĉetata per ili, kune kun la publikaj servoj.  Al la dua speco apartenas tio kion posedas ĉiu individuo. Leĝoj protektu ambaŭ kontraŭ perfortado kaj misuzado. Ĉiu unuopa enloĝanto havu sufiĉan kvoton en publikaj ŝarĝoj kaj avantaĝoj. Kiel socio estas komuna posedaĵo, same ankaŭ libereco estas tia. Tial la impostojn de lando oni ne kolektu en tro grandaj kvantoj ĉe nur kelkaj, sed, kontribuu ĉiu al la publikaj enspezoj konforme al la propraj enspezoj. Krome, oni neniam forprenu de iu kapablanta preni sur sin publikajn oficojn kaj honorajn poziciojn la esperon iam plenumi ilin.

§ 13.
Se por ĉiu publika posteno necesus trapasi taŭgajn ekzamenojn antaŭ ol nomumiĝi, se sukcesintoj en tia ekzameno rajtus promociiĝi al la sekva pli alta posteno nur surbaze de la oficotempo en siaj antaŭaj postenoj, kaj se la unua ŝtupo apartenus al tiuj kiuj unue sin pruvis taŭgaj por ĝi, tiam postenoj ne estus en malindaj manoj, tiam familio, mono kaj patronoj ne estus pli certaj manieroj por promociiĝi ol la propraj diligento kaj kapabloj.

§ 14.
Estas facilege ekzameni fidinde la sciojn kaj praktikojn ligitajn al postenoj. Tiajn ekzamenojn oni uzas ĉe ni por klerikoj, kaj en Ĉinujo por ĉiuj publikaj postenoj. Sed ne estas malfacile malakcepti la plej bonan kandidaton, se oni rajtas pridemandi kaj prijuĝi laŭplaĉe. Tial necesus postuli por ĉiu unuopa posteno specifajn sciojn, specifajn librojn, specifajn trejniĝojn kaj taskojn por kiuj oni portu publikan respondecon.

§ 15.
Estas facile permesi al iu utiligi siajn posedaĵojn por si mem kaj por la socio. Tamen, ne ĉiuspecaj posedaĵoj estas facile akireblaj por ĉiuj en grado oportuna por la socio. Neniu povas akiri kampojn kie ajn li volas, nek per laborado nek per pagado, kvankam multaj posedas pli ol ili kultivas, kio estas tre maloportuna por la publika intereso. Tial leĝoj, kiel tiuj de Moseo ĉe la hebreoj, pri modesta kaj eterna kampo por ĉiu familio, Tria libro de Moseo, 25:13-15, 23, 24, 40 kaj 41, aŭ kiel tiuj de Licinio ĉe la romianoj pri 500 jugeroj (257 1/7 barellandoj ), honeste promocias la kultivadon de la tero kaj samtempe ekvilibrigas la rajtojn de la enloĝantoj.

§ 16.
Nenio estas pli propra al ni ol la povoj de niaj korpo kaj spirito. Tial, nenio estus do pli racia ol permesi respektindan gajnadon de sia vivpano per ili, permesi aplikadon de utilaj kapabloj kaj scioj. Ĉiu havu la eblon libere gajni sian vivpanon per agrikulturado, produktado, metiado, komercado kaj scienco, ĝis la kvanto iĝos malutila por la socio.

§ 17.
Utilaj laboristoj estas forpelataj de la kamparo, ĉar la leĝoj ne permesas al homoj, al kiuj bonŝanco kvotigis neniun kampon, ĝui la protekton de vilaĝoj kaj kabanoj pro io alia ol kripleco kaj maljuneco, kio preskaŭ kadukigas ilin. Tial, sekvante sian bazan naturan emon al libereco kaj sendependeco, ili fuĝu al urboj kie ili facile povas vivi kaprice aŭ fari malmulte postulantajn laborojn. Sed kiam, kiel kutime en Anglujo kaj Germanujo, eĉ en la kamparo ĉiu povas esti mastro de sia kabano, multaj laboristoj restas en sia loko de origino, multobliĝas, faras utilajn negocojn kaj dungigas sin en bienoj. Ĉi ĉio estas preferinda ol elekti vivon en urbo, resti needziĝinta, ekstravaganci kaj maldiligenti, ĉirkaŭigi kaleŝojn de nobeloj por subteni ilian riĉecon, mortigi tempon dormante kaj malĉastante, kaj esti sufero por si mem kaj sia lando.

§ 18.
Por la antaŭenigo de artoj kaj metioj kaj ilia libereco speciale utilus publikaj lernejoj, kie oni povus plene edukiĝi en rapideco konforma al ies propra diligenteco kaj komprenkapablo, kaj tuj povus esti rekonita kiel libera majstro en la lernita fako. Tamen, la kvanto de ĉiuspecaj profesioj estu preskribita laŭ la bezono kaj uzado de la socio.

§ 19.
Sed okazas la malo: niaj fermitaj gildoj kaj la trejnado de metilernantoj estas efikaj rimedoj por subteni maldiligentecon, subpremadon, mankon de homforto, malĉastadon, malriĉecon kaj tempomalŝparadon.

§ 20.
En Svedujo eĉ la tiel nomataj liberaj artoj mem ne estas liberaj. Aliloke ili pli meritas tiun nomon. En Germanujo ĉiu rajtas publike instrui aliajn pri ĉio kion li mem lernis. Cetere, aŭ oni preventu dekomence ke lernado el libroj estu ies ĉefokupo, aŭ oni ne preventu, ke ili poste libere gajnu sian vivpanon per plej simplaj metioj.

§ 21.
Fine, alia grava rajto en libera socio estas, ke oni libere povu kontribui al la bonfarto de la socio. Tio tamen povas okazi nur, se ĉiu havas la eblon koni la aferstaton de la socio, kaj ĉiu havas la eblon libere esprimi sian prian opinion. Se tio mankas, libereco sian nomon ne meritas. Militaj aferoj kaj kelkaj internaciaj intertraktoj restu sekretaj dum iom da tempo kaj ne malkaŝiĝu al multaj, tamen ne pro la propraj civitanoj, sed pro la malamikoj. Aferoj pacotempaj kaj koncernantaj enlandan bonfarton estu multe malpli prisilentindaj por la enloĝantoj. Alie facile povus okazi, ke nur detruemaj eksterlandanoj eltrovus ĉiujn sekretojn per senditoj kaj mono, dum la popolo de la lando mem, kiu ideale donus utilajn konsilojn, restus senscia pri plej multaj aferoj. Aliflanke, kiam la tuta lando estas informita, observantoj almenaŭ vidas kio utilas aŭ malutilas, kaj diskonigas tion al ĉiuj, ĉie kie regas libereco de la skribita vorto. Nur tiam publikajn debatojn povas stiri vero kaj patrujamo de kies komuna stirilo ĉiu dependas.

Dio, la Superega, kiu gardas la beatecon de la homoj, plibonigu nian Svedan Liberecon kaj konservu ĝin eterne!

1 barellando (tunnland) = 4936 m2


     
   
 
  Back to top